Raporto de Sylvia Lassika, Germanio
16-a Internacia Festivalo en Münster
27 dec 1999 - 3 jan 2000
» Pri scienco, kulturo kaj (tamen) plezuro - kiel konformigi ĉion aŭ simple dirite: Feliĉan novan jaron 2000 «
1999-12-27 2000-01-03: Kion al
vi diras tiuj sekaj datoj? Nenion? Jes, por "normaluloj"
tiu signifas aŭ ferii unu semajnon dum du jarmiloj, multe da
plezuro dum la silvestra balo, ebriiĝi kaj vekiĝi en puŝĉaro
havante postdrinkan kapdoloron, eble skiferiojn ... Bone, neĝo
ne falis, kaj oni ne disdonis puŝcarojn por enmeti ebriulojn,
sekve ili mankis. Sed (ne nur) plezuron oni ĉiukaze povis havi
tutsemajne dum la
16-a Internacia Festivalo
en la bela urbo Münster (la urbo de la preĝejoj kaj de
la Vestfalia Paco).
Alparolitaj estis familioj kun kaj
sen infanoj. La kadra temo nomiĝis "Eŭro-po", kaj la
bonan tradicion sekvis preskaŭ 200 homoj el tri kontinentoj.
Se vi ŝatas
- revidi amikojn, trovi novajn,
tiam vi ĉiukaze havas eblecon. Partoprenu la Internacian
Festivalon, la organizanto Hans-Dieter Platz (HDP) ĉiam
volonte vidas novajn vizaĝojn en nia gaja rondo. Varmigu
vian animon, trinku bonan vinon, estu bonvenata dum la
interkona vespero kaj poste kompreneble en nia "knajpo".
- vidi belajn akvokastelojn, en
tiu regiono vi kvazaŭ estas devigata viziti kelkajn.
Post novjara brunĉo kun haringo rulita kaj saŭrkraŭto
ĝuu ankaŭ vi la etoson dum eta promenado.
- mem aktive agi, tiam vi
preparu propran kontribuon por IF aŭ partoprenu la
internacian versperon. La kontribuoj estis abundaj.
- aŭskulti sciencajn prelegojn
(en Münster ekz. prelegis kvar profesoroj, enkadre de AIS-studadsesio),
eĉ akiri diplomon se vi partoprenas kelkajn prelegojn
tiam vi kaptu la okazon.
- aŭskulti (fak-) kaj aliajn
prelegojn aŭ kunlabori, tiam vi estas invitata sekvi la
respektivajn aktivaĵojn enkadre de IF.
- vidi najbarajn landojn (ekz.
por manĝi ĉine en Nederlando), tiam vi partoprenu la
tuttagan ekskurson. Sekvontjare en la urbo Trier la
perbusa ekskurso nomiĝas "ekskurso Mozelo" aliĝu!
- danci ĝis matena aŭroro dum
la silvestra balo, bone manĝi kaj bonvenigi la novan
jaron, vi ĉiukaze trovas okazon.
- sportumi, tiam la oferto
estas granda (vi eĉ povas venki tablotenisan turniron).
- simple nur ripozi kaj dormi,
tiam vi prefere ne partoprenu la Internacian
Festivalon.
Tio estis reklamo por Internacia
Festivalo. Mi mem partoprenas kaj ĝuas la familian etoson jam
dum naŭ jaroj, egale kie mi loĝis, foje en Germanio, foje en
Francio, nun denove en Germanio. IF estas rekomendata por homoj,
kiuj bone regas la lingvon Esperanto, sed ankaŭ komencantoj
havas eblecon partopreni etan lingvokurson.
En tiu senso jarfine denove ek
al Internacia Festivalo. La bela urbo Trier jam atendas vin.
Laŭ HDP ankoraŭ estas kelkaj
liberaj lokoj...
Sylvia Lassika, Magdeburg