Raporto de d-ro Renato Corsetti, Italio
en revuo Esperanto, februaro 1998, nro 1100

14-a Internacia Festivalo en Trier
27 dec 1997 - 3 jan 1998

» Revenu al via vilaĝo! «

Mem ĝuinte la 14-an Internacian Festivalon (27 dec - 3 jan, Treviro, Germanio), Renato Corsetti donas klarigon pri ĝia daŭra sukceso.
 
Dum jarmiloj la homoj vivis en homa dimensio: en sia grupo, en sia komunumo, en sia vilaĝo. Nun bedaŭrinde la progreso en malmultaj jardekoj forviŝis tiun esto-manieron. Oni naskiĝas en difinita loko, sed tre verŝajne ĉeestas lernejon en alia loko, universitaton en ankoraŭ alia urbo kaj laboras en granda urbo ĉirkaŭate de milionoj da nekonatoj. Ĉu mirige ke oni strebas ree formi sian perditan vilaĝon ?
 
Tio, laŭ mi, klarigas la grandan sukceson de Internacia Festivalo. Temas pri renkontiĝo de mezaĝuloj, kiuj kutimis renkontiĝi kiam ili estis gejunuloj. Al ili aldoniĝas ĉiam kreskanta kvanto da familioj kun infanoj pli malpli denaske parolantaj Esperanton.
 
La okazejo estas ĉiam Germanujo, lando relative centra en Eŭropo. Ĉi-jare la IF logis ĉ. 170 homojn al Treviro (Trier), i.a. kvardekon da infanoj.
 
Alia plaĉa aspekto de la Festivalo: preskaŭ ĉiuj konas ĉiujn kaj povas plezure konstati jaron post jaro kiel s-ro X. iĝas duonkalva, dum s-ino Y. konsiderinde dikiĝis post la tria infano ktp. Kaj se oni enuas interparoli kun X. (li ĉiam ripetas la samajn aferojn ekde la kongreso de Tireso), eblas partopreni la programon, taŭgan por doni la senton ke oni ja faras ion. Ĉi-jare estis tre seriozaj prelegoj pri natura medicino, NATO ktp.
 
Kiel dirite, ĉiam pli abundas familioj kun etaj denaskuloj. Tamen, malsame ol en la Renkontiĝoj de Esperantlingvaj Familioj, ĉi tie plenkreskuloj staras iom pli centre de la programo. Infanoj estas akompanantoj.
 
Temas pri maniero plej plaĉa por pasigi la jarfinajn festojn. La slogano povus esti "Por la festoj revenu al via vilaĝo!" Jen psiĥologie tre refreŝiga sperto, ankaŭ por la urbestro de tiu vilaĝo, Hans-Dieter Platz, daŭre okupata sed daŭre kontenta renkonti homojn kiujn li vidis unuafoje kiam ili estis ardaj aktivuloj de Studenta E-Ligo (malfondita antaŭ ĉ. 30 jaroj).
 
Renato Corsetti (Italio)