Tamen jen alia urbo eĉ pli norde en Germanio. La tuta junulargastejo de Rotenburg estis je la dispono de la Esperantistoj. Aliĝis al la aranĝo pli ol 170 personoj, la domo konsistis el du ĉefaj konstruaĵoj, diversaj salonoj kaj tri manĝejoj. Ĉe la komenco, la transiro al la salonoj kaj manĝejoj aspektis iom labirinta, tamen oni rapide alkutimiĝis kaj trovis la domon tre oportuna. La manĝoj agrable surprizigis la IF-kutimantojn, ĉar multe pli variaj kaj abundaj ol en antaŭaj IF. La "Knajpo" estas jam tiom IF-tradiciaĵo, ke ankaŭ tie ĝi nepre havis sian lokon. Oni tie renkontiĝis post la manĝoj, inter la prelegoj kaj vespere ĝis malfru-nokte, por kafumi, bierumi, amikumi aŭ provi diversajn trinkaĵojn.
La ĝenerala temo de la aranĝo estis naturkuracado. Sed tre variaj estis la proponitaj prelegoj, kiuj ofte okazis samtempe, tiel ke necesis selekti la plej ŝatatajn kaj iel rezigni pri aliaj prelegoj. Aparte interesa estis la prelegserio de Harald Schicke, naturkuracisto, pri "biero kaj saneco". Ni lernis pri la histotio de la germana biero, ĝia produktado, ĝia efiko. Eblis gustumi pli ol 20 diversajn bierojn kaj ĉe la lasta prelego ekhavi diplomon pri bierkono. Ankaŭ eblis vidi diapozitivojn pri norda germana insulo Sylt, pri vojaĝoj al Pakistano kaj Ĉinio, aliaj temoj estis Esperanto-proverbaro kaj Esperanto-parolturnoj ktp. El Litovio familia ensemblo "Asorti" tre bele kantis kaj muzikis. Aparte ŝatata la lerta violonludado de la juna filo kaj la ĉarma voĉo de la edzino, ili estis tre aplaŭdataj.
Dum la tuttaga ekskurso ni vizitis la grandan urbon Hamburgo, unu el la plej grandaj havenurboj en la mondo. Dank' al antaŭa prelego de d-ro Werner Bormann ni eksciis pri la urba historio, la Esperanto-movado, kaj pri la multaj problemoj ligitaj al la evoluo de ŝiptransportado, ĝis raciigo per sistema uzado de konteneroj. La urbo prezentis diverstipajn kvartalojn kaj kreadon de novtipaj loĝkvartaloj, iuj sukcesaj, aliaj malpli.
Por la silvestra vespero estis proponita abunda kaj varia bufedo eĉ pli alloga ol en antaŭaj jaroj. Ĝi estas la kulmino de la semajno. Diversaj salonoj iĝis por-okazaj manĝejoj ĉirkaŭ la centra halo uzata kiel tre taŭga dancejo. Ŝajne ankaŭ la ĉi-jaraj muzikaĵoj estis multe pli taŭge elektitaj. Eblis vere danci, anstataŭ nur trem-moviĝi. Ĉu Rotenburg sukcesis altiri pli da kvalito, pli da kontentigoj? La ĉi-foja IF donas tian impreson. Sed jen alvenas la novjariĝo, 1995 forpasis, vivu la nova jaro 1996. Tiam ektintis la glasoj, aŭdiĝis bondeziroj kun multaj interkisadoj. "Feliĉan Novan Jaron" estis skribita sur tabulo en dekoj da lingvoj fare de la ĉeestantoj. La mateno daŭriĝis kun diversaj dancoj kaj amuzoj.
La 1-an de januaro okazis la tradicia promenado, eĉ kiam ekstere malvarmegis. Refoje IF ebligis pasigi la jarfinan semajnon sen zorgoj en agrabla Esperanto-etoso kaj en internacia komunumo. Eble ankaŭ vi kuraĝos partopreni la venontan IF-on lasante hejme viajn zorgojn.
André Grossmann