DAGESTANO: Aŭtonoma respubliko el eksa Sovetunio, nuntempe parto de nova Rusio. De ĝi venis kvar festivalanoj: Abduraĥman Junusov, kiu nuntempe deĵoras ĉe la revuo "Eventoj" en Budapeŝto, kaj la profesia naturkuracisto d-ro Ruslan Magomedov kun la edzino Svetlana kaj la filo Timur.
DEKUNUA: La ĵusa IF sukcese malfermis novan dekon.
HDP: Mallongigo de Hans-Dieter Platz (Germanio). Sur liaj ŝultroj pezas la organizado de IF.
HELPANTOJ: Mi mencias nur du el la pluraj: Bruno Knapstein (Germanio) kaj Alessandro Bellucci (Italio).
HIMNO: Depost la deka (jubilea) okazigo, IF ankaŭ havas himnon. Pri ĝi legu en la aparta artikoleto (sama paĝo "IF-albumo", supre sub Himno).
KNAJPO: Nokta babilejo, kie eblas akiri kaj konsumi trinkaĵojn kaj aldonajn manĝaĵojn. Tradicie la plej alloga ero de la tuta IF. Ĝia bonhavo financas la partoprenon de festivalanoj el nepagipovaj landoj.
KOMPUTILO: Ĝi, en rilato kun Esperanto, estis la kadra temo de la 11-a IF. Prelegis pri diversaj aspektoj de la afero Anton Oberndorfer (Aŭstrio), Sándor Hideg (Hungario), Norbert Bludau (Germanio), Rolf kaj Gavan Fantom (Britio), Harald Schicke (Germanio), Claude Nourmont (Luksemburgio), Hermann Dieter Tautorat (Germanio) kaj Martin Weichert (Svedio).
KOSMOPOLITO: Ne ĉiam sinonimo de mondcivitano. Tion klarigis d-ro Winfried Schumacher (Germanio) en sia prelego pri la antikva epoko.
KURSOJ: La komencanta ne havis klientojn, la paroligan gvidis Marcel Delforge (Belgio).
KVIZO: Pri Eŭropo. Ĝin gvidis Karin Lencki kaj Constant Borremans (Germanio).
LIBROSERVO: Taŭge provizita, kiel kutime, zorge de Flandra Esperanto-Ligo. Gerd Jacques kaj Guido Van Damme (Belgio) proponis plurajn eldonajn novaĵojn kaj abundan stokon de utilaj aŭ furoraj titoloj.
MARBURG: Celo de la tuttaga ekskurso, tre interese kaj sukcese. En la mateno la buso alvenis post malfruo de ĉirkaŭ du horoj, ĉar la ŝoforo patriĝis dum la nokto kaj simple forgesis iri al la laboro. Komence iuj negermanoj supozis, ke HDP bonvoleme aranĝis la etan mison por ilin liberigi de malsuperec-sento antaŭ troperfekta germana organizkapablo.
OPERO: Wolfgang Loose (Germanio) prelegis pri la traduko de versoj por muziko, precipe el germanlingvaj operoj.
PARTOPRENANTOJ: Pli ol 130 el 16 ŝtatoj (sed multe pli da landoj).
SANO: Plej oportuna situacio por paroli Esperanton en varma kaj fundamenta etoso.
SENSENSTEIN: Alloga junulara restadejo en la arbaro de Kaufungen apud Kassel. Kvankam IF foje okazis aliloke, la zenzenŝtajna estis kvazaŭ ĝia oficiala sidejo.
SILVESTRO: La novjaran vesperon plenigis abunda bufedo kaj sukcesa balo kun muziko prizorgita de Helmuth Huppertz (Nederlando). Li ne ŝatas "La Bamba", sed same kunportas kaj aŭdigas la diskon por plezurigi la ceterajn festivalanojn, kiuj male ŝatas ĝin.
SOCIETAJ LUDOJ: Ilin sukcese aranĝis Nora Caragea (Germanio).
SOROBANO: Japanoj tiom malŝatas la enkondukon de nacilingvaj vortoj en Esperanto, ke Masako Tahira (Japanio), komencante sian kurson pri sorobano, preferis nomi ĝin simple japana abako. Onidire, kun ŝia helpo iuj kapablis kalkuli komputil-rapide.
STEĈJ': Tio ĉiam rimas kun skeĉ'. Kaj efektive Stefan (Steĉj') MacGill (Hungario) prezentis novajn kaj malnovajn skeĉojn en vespera programo.
STELOJ: Bedaŭrinde ili neniam videblis je la ĝusta horo vespere, kiam Wolfgang Loose pretis orientigi la festivalanojn tra la nokta ĉielo. Tamen kelkajn lumbilde montris d-ro Amri Wandel (Israelo) dum sia prelego pri eventuala vivo ekster la Tero. Tridimensian verdan stelon pluraj partoprenantoj vane klopodis elspuri, rigardante dum tutaj horoj magian bildon komputile desegnitan de Gavan Fantom. Tiuj, kiuj sukcesis, asertis, ke tio valoras la penon, kaj tuj iris dormi kun kapdoloro.
TAPIŜOJ: Ahmad Nagizadeh Galamaniki (Irano), kiu ilin profesie vendas, prelege prezentis iranan tapiŝarton kaj bildojn el sia urbo Tabriz.
TRIXINI: La magiisto kun la blua ŝtono prezentis kaj magian kaj pupteatran spektaklojn. Sub la kaŝnomo de Hans-Jörg Kindler li deĵoras kiel pastro en la germana urbo Paderborn.
VENONTA: Fine de IF oni ĉiam demandas sin, ĉu la venonta denove estos en Sensenstein. Tion oni samtempe deziras kaj maldeziras. HDP disdonis enketfolion por arigi opiniojn kaj proponojn. IF jam estas lia kreaĵo, li certe elektos la plej bonan solvon.