Esperantlingva nuntempa literaturo estis la "kadra temo" de la 10a Internacia Festivalo (IF) en la granda junulardomo "Sensenstein" ĉe Kassel, kaj al partoprenanto senantaŭjuĝa oftege altrudiĝis pensoj kiel la ĉi-supre vortigitaj dum tiu IF: Supozeble Hans-Dieter Platz, kiu preskaŭ profesimaniere organizadas IF-ojn, ne sukcesis allogi verkantan aŭtorinon aŭ aŭtoron, por ke ŝi aŭ li parolu mem pri verkado kaj verkoj; sed eventuale kroma logaĵo tute ne ŝajnis al li necesa por atraktivigi la aranĝaĵon al la publiko: IF havas sian certan kaj fidelan stokon da partoprenantoj, kiuj multkaze venas familiope. La anonco, ke ĉi-foje temas pri jubilea aranĝo, plue estis instiginta aliĝemon tiel, ke kunvenis finfine pli ol 150 gepartoprenantoj el 15 landoj. La programeroj kiuj rilatis la "kadron" estis konvenaj, sed ne surprizaj: Diversaj referaĵoj kaj diskutadoj okazis pri beletra prozo kaj fakliteraturo en Esperanto. Bone provizita libroservo plaĉe kompletigis la sekcion "literaturo"; interesituloj do povis kaj grupe kaj unuope literatumi dum la "festivalo" tiom, kiom ili volis, kondiĉe ke ili havis sufiĉe da mono por aĉeti sufiĉe da libroj. La literaturemo foje postulas oferojn: Post aĉeto de PIV studento gaje kaj ŝaŭmvine kun geamikoj en "knajpo" festis tiun agon kiel komencon de tute nova periodo en sia vivo.
Ke entute la iom seminarieca IF tamen rajtas nomiĝi festivalo, plejparte ŝuldiĝis al tiu "knajpo". Temas pri kompleta gastejo aranĝita en unu saloneto de la junulardomo, kies variegaj ofertoj da manĝaĵoj kaj (ĉefe) trinkaĵoj superis eĉ profesiajn trinkejojn kaj kiu funkciis ĉiun vesperon respektive nokton, dank' al la sindonemo de kelkaj "deĵorantoj". Tia ejo ja necesis, ĉar ne ekzistis aliaj trinkejoj atingeblaj piedire, sed "knajpo" komplete forgesigis pri tiu cirkonstanco. Tie okazis samtempe debatoj pri beletra literaturo, reciproka informado pri kuiraj receptoj, ludado de aŭ kun infanoj, rakontoj pri feriaj vojaĝoj al ekzotikaj landoj, interŝanĝo de tradiciaj ŝercaĵoj pri Belgio kaj orientaj Frisoj kaj lascivetaj paŝoj al ekamorado - kaj ĉio ĉi havis speciale familiecan etoson, kiu en "knajpo" eble pli draste montriĝis ol dum la tradicia silvestra vespero kaj balo.
Kontribuis al ekkresko de sento de bonhumora komuneco ankaŭ kelkaj programeroj, kiuj apenaŭ estis literaturaj, sed movigaj kaj plezurdonaj: oni povis lerni iom pri masaĝado kaj tuj apliki ĝin; ventrodancado estis ekzercata; ĵongladon kaj faradon de ĵonglopilkoj oni instruis kaj praktikis - kaj oni havis okazon gimnastiki, naĝi aŭ saŭni. Ekskurso tuttaga al la urbo Paderborn ja ampleksis tre impresan prezentadon de pupteatraĵo kaj magiaĵoj, sed agrablan promenadon kaj butikumadon en kaj tra la urbo iom ĝenis la vetero - pluvegis, bedaŭrinde.
Entute: Kiu venis al la 10a IF nur pro intereso pri nuntempa Esperanta literaturo, eventuale post la fino estis iom seniluzigita - sed, ho Paĉjo Kristnasko, kiu do venas al IF ekskluzive pro tia motivo?
Winfried Schumacher, Köln, Germanio